La partoprenontoj devas esti lernejanoj de klasjaroj ekvivalentaj al ruslandaj klasjaroj 5–11 (aĝo: 11–17 jaroj). Homoj, kiuj venas el landoj kun alia sistemo de klasjaroj, povas elekti la kompletojn de la taskoj laŭ la tabelo de kongruaj klasjaroj (por kelkaj landoj) aŭ akorde al la aĝo de la studantoj: la ruslanda klasjaro 5 respondas proksimume al la 2005‑a naskiĝjaro, la klasjaro 11 — al la 1999.
Bv. ne forgesi, ke via solvo de ĉiu tasko devas enhavi plenan klarigon, ne nur la ĝustan respondon.
Ni ĝojus se ankaŭ viaj amikoj, ŝatantaj matematikon, partoprenus. Tamen, ĉiu laboro devas esti farita persone; alikaze via sendaĵo ne estos konsiderita.
Bv. esti akurataj farante vian laboron, sekvu la regulojn kaj klarigu ĉiujn necesajn datumojn. Vi ne devas reskribi la taskojn mem, bv. skribi nur viajn solvojn.
Vi povas skribi viajn solvojn mane kaj skani ilin, aŭ tajpi ilin uzante tekst-redaktilon. La solvoj devas esti skribitaj en Esperanto, la angla, la franca, la germana, la kartvela, la hebrea, la hispana, la persa, la rumana, la rusa, la ukraina, aŭ la uzbeka; uzado de aliaj lingvoj devas esti interkonsentita kun la organizantoj anticipe. Por anonima klasifikado, vi ne devas skribi vian nomon sur la paperaj folioj kun la solvoj.
Antaŭ ol sendi viajn solvojn, bv. plenigi la demandaron. (Bv. elŝuti ĝin en formato de Excel se MS Excel estas atinglebla. Alikaze bv. kopii la demandojn (sur la dua paĝo) kaj aldonu viajn respondojn uzante dosieron en formato .odt aŭ .txt)
La solvoj devas esti senditaj al la Ĵurio antaŭ la 18‑a de novembro. Se vi ricevis iajn instrukciojn de via loka organiza komitato aŭ instruisto, bv. sekvi ilin. Alikaze bv. sendi la dosieron kun viaj solvoj kaj la responditan demandaron al solv@formulo.org. Bv. indiki vian gradon de partopreno (klasjaron) (R5, …, R11) en la Temo-linio (Subject).