Internacia Matematika Olimpiko «Formulo de Integreco» / «La tria jarmilo» daŭrigas du antaŭajn sendependajn Olimpikojn: «Formulo de Integreco», kiu okazis en 2012/2013, kaj «La tria jarmilo», kiun oni aranĝadas ekde 2001. La unuigita Olimpiko, organizata de Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato kaj Fondaĵo Eŭler, la unuan fojon estis aranĝita en la lernojaro 2013/2014. En la jaro 2014/2015 ĝi kolektis pli ol 6,000 studentojn el 15 landoj.
Ni invitas lernejanojn de la klasjaroj 5–11 (el lernejoj de Ruslando) kaj lernejanojn de la aĝo 11–17 jaroj (el la tuta mondo). La Olimpiko trapasos je du etapoj, la unua estas neĉeesta (oktobro-novembro), la dua estas ĉeesta (februaro).
La olimpikaj taskoj estas tradukitaj al kelkaj lingvoj. Konkursantoj rajtas skribi la solvojn en tiuj lingvoj.
La partopreno estas senpaga. Ĉiuj lernantoj povas partopreni la unuan etapon, kaj la venkintoj de la unua etapo estos invititaj al la dua. Venkintoj de la antaŭa Olimpiko (kun diplomoj de ajna grado) ankaŭ estas invitataj rekte al la dua etapo. Partoprenintoj kun la plej bonaj rezultoj de la dua etapo estos premiitaj per diplomoj kaj invititaj (kun reduktita kotizo) al la internacia matematika kunveno «Formulo de Integreco».
En la lernojaro 2016/2017 la unua etapo de la Olimpiko daŭros de la 22‑a de oktobro ĝis la 18‑a de novembro.
Taskoj de la unua etapo kaj informoj por la partoprenantoj
La Organiza Komitato estas kontaktebla per retpoŝto olimp@formulo.org.
Niaj partneroj en diversaj landoj
Bulgario: Математика без границ
Ekvadoro: Olimpiada Matemática Ecuatoriana
Irano: International Mathematics Contest Union
Moldavio: Tiraspol State University in Chișinău
Hispanio: ESTALMAT Andalucía